Franciszek Tokarz

 

ĈINA FILOZOFO MOH TIH KONTRAŬ LA AGRESIVA MILITO

 

Vi ĉiuj, karaj samideanoj, konas almenaŭ du diversajn ĉinajn filozofiajn direktojn (skolojn), la konfuceanismon (de Khung-ce aŭ Khung-fu-ce, latine onfucius, VI/V jarcento a.K.) kaj la taoismon (de Laŭ-ce). Moh Tih (legu: Mo Ti, Mo-cy) aŭ Moh-ce, filozofo, majstro Moh, latine Micius) ne apartenas al konfuceanismo aŭ al taoismo. Ni devas konsideri lin kaj lian skolon (la moismon) aparte. Moh-ce estis pli juna ol Khung-ce. Li bone konis konfucean doktrinon, rekonis ĝin en multaj punktoj, sed li ankaŭ multpunkte kontraŭbatalis ĝin. La konfuceanoj siaflanke atakis la doktrinon de Moh-Ti.

            Ne estas mia intenco prezenti ĉi tie ta tutaĵon de doktrino de Moh Ti. Mi sole volas tralegi al vi unu fragmenton el la verko de Moh-ce (lia verko estas ankaŭ nomita Moh-ce) – fragmenton kiel aktualan por niaj tempoj kaj kiel konvenan por ni, esperantistoj, « pacaj batalantoj » kiuj intense deziras « al la mond’ eterne militanta » ... »sanktan harmonion » !

            Moh Tih per sia doktrino estas nia samideano. Mi kuraĝas diri ankoraŭ pli: Moh Tih antaŭ multaj jarcentoj predikis homaranismon similan al homaranismo de D-ro Zamenhof. Moh-ce agnosks unu, la plej altan estaĵon, Dion (Ŝang-ti, aŭ personigitan Ĉielon, T’ien). La tuta mondo estas proprietaĵo de Dio, de Ĉielo. Ĉiuj ŝtatoj de la mondo, grandaj kaj malgrandaj, estas ejoj de Ĉielo, kaj ĉiuj homoj, junaj kaj maljunaj, noblaj kaj humilaj estas liaj infanoj (Mo-ce, I, 6). Ĉielo amas ĉiujn homojn kaj helpas ĉiujn. Li volas, ke ĉiuj homoj amu kaj helpu unu la alian. Ne plaĉas al Ĉielo, ke homoj malamu kaj malutilu unu la alian. Moh Tih predikas universalan amon de ĉiuj homoj de la mondo sen diferenco – « ŝtonon de ofendo » por konfuceanoj, kiuj dispartigis la homojn en diversajn klasojn kaj kategoriojn : ilia amo estas gradigita laŭ tiuj klasoj. La universala amo de ĉiuj homoj estas laŭ Moh Tih la plej efika rimedo kontraŭ aliaj malbonoj. Se ĉiu homo en la mondo praktikos universdalan amon, se ĉiu homo amos unu la alian kiel sin mem, ne mankos la fila amo al patro, la obeo de subulo al superulo, ĉesos ŝteladoj kaj rabadoj, malaperos militoj ... kaj la tuta mondo ĝuos pacon kaj ordon (Moh-ce, IV, 2, Mei Yi-pao, The Ethical and Political Works of Motse, p. 79/80).

            Konsekvence al tiu doktrino de Moh Tih ni jam povas ekkompreni lian malaprobon de la agresiva milito. Ĉiu agresiva milito estas laŭ Moh-ce ankoraŭ pli granda maljusteco ol la murdado kaj rabado de unu civitano rilate al alia. Tamen, se unu homo de la ŝtato ŝtelas, rabas, murdas alian homon, ĉiuj malaprobas tion kaj nomas toin maljusteco : se la tuta ŝtato armas sin kaj atakas alian ŝtaton, ĉiuj komencas laŭdi, nomi tion justeco kaj gloras tion.

            Jen liaj vortoj tradukitaj de mi el la ĉina lingvo en Esperanton laŭ la ĉina teksto donita de A. Forke en lia « Geschichte der alten Chinesischen Philosophie », Hamburg 1927, p. 386 :

            « Jen estas iu homo, kiu eniras fruktoĝardenon de alia homo kaj ŝtelas ties persikojn kaj prunojn. Se homamaso aŭdas pri tio, mallaŭdas lin, se la estraro kaptas lin, punas lin. Kial ? Ĉar li malutilas alian homon por profiti mem.

            Se li procedas antaŭen kaj ŝtelas hundojn, porkojn, kokinojn kaj porkidojn de alia homo, lia maljusteco estas ankoraŭ pli granda ol eniri la fruktoĝardenon de alia homo kaj ŝteli persikojn kaj prunojn. Kial ? Ĉar li malutilas alian homon ankoraŭ plie : lia nehumaneco estas nun pli granda, lia kulpo rimarkeble pli grava.

            Se li procedas ataŭen, eniras baraĵon kaj stalon de alia homo, forprenas ties ĉevalojn kaj brutojn, lia nehumaneco kaj nejusteco estas ankoraŭ pli grava ol ŝteli hundojn, porkojn, kokinojn kaj porkidojn de alia homo. Kial ? Ĉar li malutilas alian homon ankoraŭ plie, lia nehumaneco estas nun pli granda, lia kulpo rimarkeble pli grava.

            Se li procedas antaŭen, mortigas senkulpan homon por depreni lian veston kaj pelto, forpreni lian lancon kaj glavon, lia maljusteco estas ankoraŭ pli granda ol eniri baraĵon kaj stalon de alia homo, forpreni ties ĉevalojn kaj brutojn. Kial ? Ĉar li malutilas alian homon ankoraŭ plie, lia nehumaneco estas nun pli granda, lia kulpo rimarkeble pli grava.

            Kontraŭvizaĝe al tio ĉiuj noblaj homoj  de la ŝtato scias mallaŭdi tion kaj nomas tion maljusteco.

            Nun la afero procedas antaŭen, okazas grandskale: oni atakas alian ŝtaton. Tiam oni ne scias mallaŭdi, oni komencas glori tion, nomi tion justeco. Tiukaze ĉu oni povas diri, ke oni konas la diferencon inter justeco kaj nejusteco ?

            Mortigi unu homon nomiĝas nejusteco kaj nepre meritas unu mortpunon. Se ni daŭrigos tiun ĉi rezonadon : mortigi dek homojn estas dekobla nejusteco kaj nepre meritas dek mortpunojn, mortigi cent homojn estas centobla nejusteco kaj nepre meritas cent mortpunojn.

            Kontraŭvizaĝe al tio ĉiuj noblaj homoj de la ŝtato scias mallaŭdi tion kaj nomas tion maljusteco.

            Nun, se oni venas al grandskala nejusteco, al agreso de alia ŝtato, tiam oni ne scias mallaŭdi, oni komencas glori tion, nomi tion justeco. Tiokoncerne oni ne konas nejustecon de ĉi tio. Pro tio oni verkas rakontojn pri tio (laŭvorte: pri agresivaj militoj) por komuniki ilin al estontaj generacioj. Se oni konus nejustecon de ĉi tio, ĉu oni skribus rakontojn pri la nejusteco de ĉi tio por komuniki ilin al estontaj generacioj ?

            Nun, (supozu) ni havas ĉi tie homon, kiu vidante nigron etskale diras « nigra » , vidante nigron grandskale  diras « blanka » :  ni tiam nepre konsiderus tiun homon ne scianta la signifon de nigro kaj blanko ; (aŭ) gustinte iomete da amaro diras « amara », gustinte grandkvante da amaro diras « dolĉa » : tiam ni nepre konsiderus tiun homon ne scianta la signifon de amaro kaj dolĉo. Nun, se iu vidante etan neĝustecon scias mallaŭdi ĝin, vidante grandan neĝustecon, nome agresivan militon kontraŭ alia ŝtato, ne scias mallaŭdi ĝin, sed komencas glori ĝin, nomi ĝin justeco, ĉu oni povas konsideri tiun homon scianta la signifon de justeco kaj nejusteco ?

            Pro tio ni scias, ke en la noblaj homoj de la ŝtato la signifo de justeco kaj nejusteco estas en « ĥaoso » (Moh-ce, V, 1).

 

La referato estis prezentita de la aŭtoro mem, pastro

 F. Tokarz, d-ro pri la hinda filozofio en Krakova Klubejo

 de Esperanto la 17-an de oktobro 1962. « Forumilo », januaro 1983.